Orang Asli

Orang Asli
etno • etno
Indiĝenaj popoloj • Malajzianoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
animismoislamokristanismobudhismoBahaa Kredohinduismosenreligieco
vdr

Orang Asli (litere ĝi signifas "originala homo" (orang=originala, asli= homo) en la malaja lingvo oni nomas la popolon "sakaj" ("sklavo") kvankam tiu termino estas malŝatata de la Orang Asli pro ĝiaj negativaj konotacioj[1]. Tial Orang Asli anstataŭas la pli malnovan malestiman esprimon Sakai) estas la oficiala nomo uzata en Malajzio ekde 1966 por kolektivo de indiĝenaj popoloj kiu formas nacian malplimulton en la Duoninsula Malajzio[2]. La Orang Asli plejparte retiriĝis al la pli altaj montregionoj de la duoninsulo, ofte vivantaj duon-nomade. En Taman Negara (Nacia Parko), la 4 340 kvadratkilometra areo en la mezo de la duoninsulo, ili rajtas daŭrigi sian tradician vivon.

Kun ĉ. 145 000 homoj la Orang Asli formas nur 0.7% de la tuta loĝantaro de Malajzio (2010). La plej granda grupo estas la Senois, kiu konsistigas pli ol 54% de la Orang Aslia loĝantaro.

La Orang Asli havas oficialan statuson Bumiputra fare de la malajzia registaro, kune kun la malajzianoj kaj la indiĝenaj popoloj de Orienta Malajzio (Borneo), jura statuso, kiu donas al la indiĝenaj popoloj sociajn avantaĝojn super la enmigrintaj ĉinoj kaj indianoj en la multetna Malajzio.

La Orang Asli konsistas el pluraj etnoj:

  • la Semang aŭ Negritos, kiuj plejparte vivas kiel ĉasistoj kaj kolektantoj,
  • la Senoi , kiuj kultivas rizon kaj milio en la altebenaĵoj, kaj
  • la Jakun (aŭ indiĝenaj malajoj), kiuj kultivas en la malaltaj teroj kaj komercas kiel arbaraj kolektantoj[2].

La homogeneco de la Orang Asli estas rezulto de ilia percepto fare de eksteruloj, bazita sur kulturaj kaj ideologiaj kriterioj. Fakte, ili konsistas el multaj triboj kaj loĝantaroj kiuj neniam sentis sin kiel unu popolo. Setlejoj de Orang Asli estas disigitaj inter la ĉefa, plejparte malaja loĝantaro, ofte en montaraj areoj aŭ en la ĝangaloj de la tropika pluvarbaro. Ĉiu grupo identigas sin mem pere de specifa geografia kaj ekologia spaco, kiun ili konsideras kiel kutima lando. Sekve, ĉiu de ili konsideras sin mem tute sendependa kaj malsama de la aliaj komunumoj. Kio unuigas la Orang Asli estas nur la kontraŭstaro al la ĉefflua socio de la tri gravaj etnaj grupoj de la Duoninsula Malajzio (kaj la fakto ke ili estas ĉiuj plejparte marĝene de la socia, ekonomia kaj kultura vivo de la evoluado de la lando.

Kiel aliaj indiĝenaj loĝantaroj ĉirkaŭ la mondo, Orang Asli klopodas konservi ilian propran apartan kulturon kaj identecon, kiu estas intime ligita al la fizikaj, ekonomiaj, sociaj, kulturaj, teritoriaj kaj spiritaj ligoj al ilia tuja natura vivmedio.

Ekzistas muzeo pri la Orang Asli en Melaka, kaj ankaŭ simila muzeo en Gombak, ĉirkaŭ 25 km norde de Kuala Lumpuro.

  1. (en) Colin Nicholas, "'Orang Asli' is an English termrompita ligilo]", la 27-an de januaro 1994, Center for Orang Asli Concerns.
  2. 2,0 2,1 (en) Shuichi Nagata: Subgroup “names” of the Sakai (Thailand) and the Semang (Malaysia): a literature survey. In: Anthropological Science, Vol. 114, 2006, paĝoj 45–57.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search